Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə27/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   23   24   25   26   27   28   29   30   ...   35

Ĉapitro 27


Granda batalo inter Pinokjo kaj liaj kunlernantoj: unu el ili restas

vundita, kaj pro tio Pinokjo estas arestata de la ĝendarmoj.


LA MALAVANTAĜOJ DE LA HONESTECO


La kunuloj ruze konvinkas Pinokjon transsalti lernejan tagon pro la trompa sciigo pri la alveno de Ŝarko. La marioneto estas impulsata ankaŭ de la deziro, neniam estingiĝinta, retrovi Ĝepeton: Ĉu eble temas pri la sama Ŝarko, kiu tiam dronigis mian senpovan paĉjon? Kie oni vidas, ke se niaj virtoj entenas foje kel­kan distordantan kaŝint­en­caĵon, eĉ en la plej klara pekado kuŝas ĉiam kelka brilaĵeto de bono.

Sur la sablobordo naskiĝas granda batiĝo inter la marioneto, ofendita pro la trompaĵo, kaj la knaboj. La pugnobatalo rezultigas la vundadon kun sveno de Eŭgeno, unu el la kunuloj, per interveno de alia el tiuj petoluloj. Sed la patrolantaj karabenistoj arestas Pinokjon, kiu haltis por flegi la kunulon!


Ĉu vi ne hontas montri vin ĉiujn tagojn ĉe la leciono tiel preciza kaj diligenta? - bruskas Pinokjon tiuj amemaj friponetoj.

Neniu estas pli netolerata, ĉe popolo de maljustuloj, ol praktikanto de la justeco. Eĉ ne la predikado pri la virtoj kaj la publikigata atako kon­traŭ tiu aŭ tiu ĉi malvirto tiom kolerigas homojn kiom la justa konduto. En la predikadoj kaj moralproklamadoj enŝoviĝas ĉiam io komika kaj malsprita permesanta al la pekuloj rifuĝi en rikanon kaj tiel sin defendi sen tro da elspezoj. Sed la virto aŭtentika kaj silenta preskaŭ netolereble provokas.

Ne mankas opinianto, ke kristanoj ju pli akceptindus kaj pli esti­mindus - kaj ilia atesto "pli kredindus" - des pli ilia vivo konfor­miĝus al la Evangelio: des pli, nome, ili vivus en malriĉeco, en ĉa­steco, en bonkoreco al aliuloj, en frata amo, en plenumado de la justo.

Eliras, kiel ĉiam, iom da vero el tiu sentenco. Elstare veras tio, ke kristano rezultos spirite fekunda kaj kontribuos al la ĉirkaŭa disvasti­go de la Dia vivo proporcie al siaj aŭtentikeco kaj kohero. Sed ke la Jesuaj disĉiploj el la absoluta fideleco al la evangelio kaj ties viva instruo atendu estimon, laŭdon, sukceson, dialektikan persva­defikon, a­m­i­kecon... jen miregiga iluzio, tiom ke tian dedukton unuanime kontraŭdiris la Kristaj vortoj kaj la sperto de dudek jarcentoj.

Ŝtelisto ofendiĝas pro la konduto de la honestulo. Malĉastulo ne­konscie sentiĝas insultata de ĉastulo. Egoisto suspektas, ke sin­dediĉ­anto al la servado de la proksimulo intencas moki lin. La vir­to ofendas kaj ĝiaj manifestiĝoj, ankaŭ se nespektaklece vivitaj, altiras mal­ŝa­ton pro implicita riproĉo, kiun kutime oni ne pardonas.

La literaturo kaj la mondumaj konversacioj plenkore rimarkigas la senkompaton kaj senkoran juĝon de la piuloj kaj virtuloj rilate al la misŝancaj pekuloj. Ankaŭ tie ĉi latentas io ĝusta. Sed, konsidere al ĉio, la vero krakas alie, malpli pitoreske kaj, rilate nin pekulojn, malpli flate: tendence la koruptuloj ne kapablas elteni bonulojn, kies eventualaj mankoj oni devas laŭte pliigi, por ke ili subtaksiĝu.

Plejas kredantoj bonfideme persvadiĝintaj, ke ili malsimpatiiĝus al la nekredantoj kaŭze de siaj malvirtaj difektiĝemoj kaj malkonsek­vencoj koncerne la idealojn laŭtigitajn. Se tio okazus! Sed fakte la realo ne konfirmas tiaĵojn: ili estimiĝas antipatiaj prefere kaŭze de la honesteco kaj seriozeco, per kiuj ili plenumas siajn kristanajn taskojn. Kaj tial al ni klariĝas kial ni ankoraŭ akceptiĝas en mondumaj rondoj!
Ĉu vi ne hontas?...

Mirege skribis Raissa Maritain: "La honto ne ĉiam eksterigas kulpan konsciencon. Travidante iun, kiu nutras malhonestan deziron pri mia persono, ruĝiĝas mi. Fronte al mensoganto antaŭ mi, mallevas o­ku­lojn mi..."

Kare kaj plaĉe iluzias pensi, ke nur la malvirto hontus kaj im­pulsiĝus kaŝiĝi aŭ alivestiĝi. Sed aferoj ne ĉiam okazas tiel: ekza­kte por forfuĝi el la angoro de la "malsameco" kiom da hone­staj homoj de­v­as sin montri malmoralaj kaj senreligiaj! Ni ĉiuj estas iomete trenataj konformiĝi "antikonformisme" al la superreganta kultura reĝimo, kiu engaĝiĝas, kun tia fervoro inda je pli ŝatindaj celoj, por ke nia interna vivo emancipiĝu el moralaj normoj. Kiu nin liberigos de la premateco de la liberigantoj? Kiu donos al homo la eksteror­dinaran liberon sin montri pia, kiam ajn li volas? Kiu donos la liberon de la virto sen ke ni ruĝiĝu pro ĝi? Revolucio, kiu, kun la aliaj, al ni ne enkondukus ankaŭ tian liberon, ne estus garantiata porlonge el tiraneco.
Silentu! Krabaĉo de la enuigo!

La neatendita kaj neniel petita entrudiĝo de la Krabo, kun tia voĉaĉo de trombono malvarmuminta kaj ĝiaj admonoj, revivigas por­momente la Grilo-Parolantan: tio estas sendube unu el ties perio­daj reaperoj, kvazaŭ eksalto de konscienco, kiu ŝajnas jam porĉiame est­ingita, kiu male de tempo al tempo cerbume provas iel enŝovi siajn reklamaciojn trans la inĝeniajn kurtenojn, per kiuj homo provas ĝin eksigi el la vivo.

Reenkarniĝo de la Grilo, do: tio sufiĉas, por ke Pinokjo, kiu cetere estis laŭleĝe kaj iel honeste batalanta, fariĝu proparolanto kaj ribel­k­orifeo kontraŭ ĝi.

Vere, male, refoje tiu personigo de la konscienco jam antaŭvidis kaj minacis malglataĵojn: La malfeliĉo okazas ĉiam; kaj oni scias, ke la aŭguristoj pri malfeliĉaĵoj estas ne amataj inter ni, precipe kiam ili resonigas justaĵojn.


Sufiĉe tiom: oni ne bezonas alion.

La karabenistoj, laŭ la tria ĉapitro, enprizonigis Ĝepeton, kiu stre­badis eduki kaj korekti sian kreaĵon kaj lasis la ĉagrenigan marione­ton libera kaj preta ruiniĝi, anticipante tiel la luksegojn de la moderna pedagogio; tie ĉi ili enprizonigas Pinokjon. Sed tio ne pro pentofaro aŭ reparacio: la monda aŭtoritato - eĉ bonintence - ne forĵe­tas sian vokiĝon al malspriteco. Pinokjo tiufoje senkulpas, sed ni bezonus multajn kaj subtilajn rezonadojn por tion certigi, kaj la alvoko al rezonado ofte suspektigas kaj enuigas la aŭtoritatulojn, kiuj sin sentas altirataj ekster sia fako kaj inklinas eltiri la ŝultrojn: sufiĉu tio!



Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   23   24   25   26   27   28   29   30   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©www.genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə