Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə1/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   35


www.ueci.it

Jakobo Biffi


KONTRAŬ
MAJSTRO ĈERIZO


Teologia komentario pri

"La aventuroj de Pinokjo"

Ubi fides ibi libertas

Kie kredo tie libero

S. Ambrozio

Ĉar eblas ne koni aŭ forgesi la aventurojn de Pinokjo, estas emfazata la komemtaria resuma rememorigo pere de la kursivoj ĉe la titoloj de ĉiu ĉapitro.

KIO, PRO KIO…

Kun la gratulinda permeso de Kard. Jakobo Biffi, prizorgis esper­an­tigon la Torina UECI-sekcio el la itala eldono “CONTRO MAESTRO CILIEGIA”, 1991, de Jaka Book.

Tradukis esperanten, helpate de ĉiuj kaj persiste sekvante paŝpaŝe la espe­rantigitan "Pinokjo"-n de Mirza Marchesi, Armando Zecchin; provis ĉasi e­ra­rojn presajn multaj samideanoj, gramatikajn kaj sintaksajn mi­stradukaĵojn Pierisa Cardone, per nura pacienca traaŭskultado Lu­ciano Mantaut, dum la tradukinto preskaŭ ludoŝerc-gaje engaĝiĝis, por pruvi al la aŭtoro kaj al la es­perantistaro, ke lia propra deziro helpi al la proksimuloj ne naskis nevolan perfidiston. Parenteze, estu dirate, ke la tradukaĵo funkciis, en alproksimiĝo al ekzameno por la unua grado, kiel montrilo de esperantistiĝo, kvankam ĝi meritis la atenton de neniu.

Se Contro Maestro Ciliegia certe diskonigas kaj popularigas ian origina­lan teologion, ĉu la Esperanto uzita en Kontraŭ Majstro Ĉerizo sufiĉe jam evoluis kaj rafiniĝis ĝis komunikiĝo, sen duoblaj sencoj, kaj sen fakece tek­nikaj frazvortturniĝoj aŭ vortoskuoj, de la puraj simplaj vortoj kaj konceptoj de la aŭtoraj teologaĵoj? Oni konvinkiĝis rekte kaj sperte, ke nia lingvo kapa­blas sin gravedigi ankaŭ je teologia lingveco, kaj ke, en tiu ĉi okazo, se ĝi ne atingis la celon, tio dependas de la sensperto de la tradukinto kaj de la sen­atento de la bonvolaj legantoj-filtrantoj, kiuj senkritike lasus ankaŭ malpur­aĵojn. Nian jam konstruitan lingvon ankoraŭ ni daŭre kune konstruadu por ĝin forigi el simpla komunika helpileco kaj emerĝigu ĝian kapablon strukturi kaj generi pensadon.

La celo ne estis, certe, Ĉerize teologizi Esperanton; tiukaze oni risus kom­promiti ties neŭtralecon (oj ve!) dum la rezulto kontentiĝus je nepeza espe­rantigo de la verko kvankam la tradukinto nemalofte devis serĉi lingvaĵon ankoraŭ nekreitan. Oni celis per esperanto konigi senvolan katolikan antro­pologion sub la sinteno de protagonistoj naskiĝintaj en menso ne kristana. Do alvenu sugestoj kaj korektoj, por ke akceptiĝu kaj realiĝu jena trafa intui­cio de J. Biffi:

La legado - aŭ la relegado - de “La aventuroj de Pinokjo" konsilendas al ĉiuj, aparte al la homoj de la kulturita medio. Tamen al tiu ĉi komenario oni povas alproksimiĝi same kiel al aŭtonoma verko”.

Kutime la leganto aŭ recenzanto kontrolas unue la lingvon kvazaŭ ni estas ĉiam je tagiĝo de la evento Esperanto, kaj tiu juĝo emas fariĝi ilo trenanta ankaŭ la valoron de la enhavo. Kiu estos la unua, kiu komencu ko­menti laŭ la kutimo de ĉiuj aliaj lingvoj? Atente relegis korektcele Pavol Petrik.

Torina UECI


INDEKSO



NOTO. La citaĵoj el teksta “Pinokjo” rimarkiĝas nur per kursi­voj. Parentezo ( ) indikas aldonaĵon al la teksto. Pinokjo rolas ĉi­am hom­si­mile gajnante, tial, ĉi tie, jen dum marioneta stato jen dum homa stato, la galonojn de “li”: tio helpas flankenlasi la pezan aĵecon kaj igi tiel la marioneton pli personeca.

KONCEPTARO KAJ TERMINARO


Dio. Persono, mistera certe, plendistingebla disde la naturo kaj universo de li kreitaj. Laŭ kristanismo, tiu unika Dio sin revelaciis tra la intuicioj kaj travivaĵoj de iu popolo, sciigante per Kristo, sia filo, kaj la Sankta Spirito, ke homo havas kiel destinon la gracan supernaturiĝon.

Graco. Temas pri la mistera donaco, per kiu Dio supernaturigas ĉiun ho­mon preparante lin, se tiu ĉi kunlaboras, al la beatiganta renkontiĝo vidalvide kun Dio mem.

Eksternaturo. Rilatas la transnaturajn kvalitojn, per kiuj homo po­vas esti regalata, kiuj tamen lin ne suprenlevas al la supernaturo. Ekzemple, la senmorteco kaj la mirakloj aŭ mirakliga potenco. Per tiu vorto oni aludas ankaŭ, en la jena komentario, la hipoteze imagitajn kreitulojn, al kiuj ne estus donacita la alvokiĝo al la supernaturiĝo.

Miraklo. En la kristana medio temas pri interveno de Dio en etaj aŭ grandaj aferoj. La teologio donas pri ĝi pli science ekzaktan difinon ol la kredo; sed kiel la katolikaj teologioj diversas, do same multas ankaŭ la difinoj de m­iraklo, kiu montriĝas ĝenerale fakto sensebla, videbla, studebla, materie mezurebla. Do pri ĝi eblas nur la eventuala konstato per sen­soj kaj intelekto, ne per kredo. En miraklo oni vidas, en kredo oni fidas alian personon atestantan.

Mistero. El la helena  signifas aĵo kaŝita. Kiam ĝi rilatas naturaĵojn, la mistero povas ĉesi; se ĝi male aludas la Dian sferon, temas pri aferoj nekoneblaj sen Dia komuniko kaj, iufoje, nekomplete penetreblaj de nia inteligento eĉ post la Dia revelacio, aparte se estas koncernata la Dia esenco.

Naturo. Tiu vorto rilatas la tutan homan eston, korpon kaj animon, kun ĉiuj ties kvalitoj kaj inklinoj: pensa, vola, liberdecida, tendenca al bono kaj malbono ktp. Ĉiu kreitaĵo, homo, anĝelo, besto ktp, kun sia karakteriza ecaro, apartenas al la naturordo. Tiu ĉi koncepto entenas ankaŭ la homan animon kun ties dotaĵoj. Laŭ tiu senco, oni inkludu ankaŭ la kvalitojn ekster­sensajn aŭ eksternormalajn, se ili reale ekzistas. Inter la teologoj oni diskutas, ĉu homo tia, tio estas kun solaj siaj naturaj kapablecoj, iam efektive ekzistis: verŝajne li estas nura teoria ebleco, ĉar la homo reala estas tiu transnaturigita per la pergraca alvokiĝo.

Naturo defalinta. Temas pri la ribelema homo kiu, rifuzante Dion, imitas kaj evidentigas la sekvojn de la perdo, aludita per la mitoj kreitaj aŭ utiligitaj en la biblia rakonto pri la tera paradizo kaj la Adama peko, de la amikeco al Dio.

Naturo pura. Homo, antaŭ ol esti investita de la alvokiĝo al la super­na­tu­ro, estas nur naturo pura, tio estas kun solaj siaj kapabloj kaj aspiroj. Ne­kon­fuzenda kun naiva aŭ senartifika naturo. Ĉu efektive ekzistis pura naturo tia?

Naturo vundita. Post la persona ribelado al Dio, homo ne nur perdas la amikecon kaj inklinon al Dio, sed ankaŭ vundas siajn naturajn potencivojn voli kaj agi laŭnature: konsekvence, eĉ celante la bonon, li tendencas ankaŭ malbonfari.

Partopreno. Krom la komuna signifo, en tiu verko iufoje tiu ĉi vorto ricevas ankaŭ tiun de interdivido kaj donado de io de si mem por igi la donaciton simila al la donacinto, sen igi tiun egala al tiu ĉi: homo, ekzemple, fariĝas filo de Dio per partopreno je la Dia naturo nei­den­ti­ĝante tamen kun ĝi. Sen tia partopreno homo restus nure kreitulo. Partopreniĝa (metafore kaj mistere reale) estas, do, la dia naturo, kiu sin komunikas aŭ sindonas aŭ transdonas.

Pravigo. Ofte uzata anstataŭ sanktigo aŭ justigo. Temas pri la agado sank­tiganta de Dio en la persono ricevanta kaj akceptanta kaj, tial, pravigata antaŭ Dio mem.

Supernaturo. Laŭ kristanaj teologioj, supernaturo aldonas kaj penetras kaj transformas, sen tamen ĝin detrui, la individuan homan naturon kaj igas ĝin simila al Dio per partopreno. Per la supernaturiĝo homo kapabliĝas ricevi kaj kontribui por meriti kaj realigi la vidalvidan beatigantan vizion. Temas pri la stato de homo de nia tuta historio. Laŭ la kristana kredo, ekzistas nur homo levita al la supernaturo, ĉu tion li scias aŭ ne, ĉu li konsentas aŭ ignoras.

Transnaturo. Iuj kristanaj pensistoj per tiu vorto priskribas la saman supernaturon. Ĉi tie fakte la termino “transnaturo” intencas ĝene­rale etendiĝi al ĉio kio, reale aŭ ŝajne, superas la homan naturon laŭorde ĉu de naturaj ĉu de supernaturaj kapabloj. Nur supernaturo, do, aldonas al homo ion alian, tu­te diferencan de liaj naturaj ecaro kaj kapabloj.

Sanktigo. Aludas la Di-agon, per kiu Dio igas homon akceptebla ĉe si kaj lin indigas je beatiganta vizio.

Redempto. Malgraŭ sia origino, tute materia (elaĉeti per materia kompenso), ĝi nun substrekas pli la trajtojn simbolajn kaj spiritajn de la koncepto. Foje en la komentario tiu vorto estas preferata anstataŭ “elaĉeto”, pli ĉiutaga sed malpli simbolportanta.

Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©www.genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə