G a j o j u L i o c e z a r o



Yüklə 374 Kb.
səhifə1/6
tarix17.11.2018
ölçüsü374 Kb.
#80402
  1   2   3   4   5   6

G A J O J U L I O C E Z A R O
la unua libro de la verko „La vivo de 12 imperiestroj“
fare de Gajo Svetonio Trankvilo
Tradukis
G. P.
Brno 1962

GAJO SVETONIO TRANKVILO


En la epoko de imperiestro Aŭgusto la roma literaturo akiris kortegan karakteron; neniu historiografo aŭdacis verki senpartie. La situacio ankoraŭ malpliboniĝis dum la regado de kelkaj sekvintaj imperiestroj. Nur la fino de la unua jarcento de nia jarkalkulo alportis esencan ŝanĝon. La literaturo kvazaŭ vekiĝas el sia profunda sveno. Ĉi tiu epoko eternigis sin per tri prestiĝaj nomoj de historiistoj: Tacito, Plutarĥo kaj Svetonio.

Samkiel pri Tacito oni nuntempe scias malmulton ankaŭ pri la vivo de Svetonio. Sole laŭ maloftaj aludoj en lia verko kaj laŭ kelkaj leteroj de Plinio malpli aĝa oni kapablas skizi la konturon de lia persono.

La familio de Svetonio apartenis al la plebeja klaso. Lia patro, Svetonius Laetus, aktivis kiel militista tribunuso de imperiestro Otho, al kiu li restis ĉiam tre fidele sindona. Gaius Svetonius Tranquillus naskiĝis verŝajne ĉirkaŭ la jaro 70 p.K. kaj travivis do sian junaĝon dum la regado de imperiestroj el la Flavia gento. Li vivis en Romo kiel profesoro de gramatiko kaj retoriko kaj kiel tribunala retoro. Li apartenis al la rondo da intimaj amikoj de Plinio malpli aĝa /ĉ. 61 - ĉ. 113/ ĝis la morto de ĉi tiu rara favoranto kaj mecenato de talentohavaj verkistoj.

Dank´ al la influo de sia amiko Septicio Klaro, la prefekto de imperiestra gvardio, Svetonio fariĝis „magister epistolarum“ /la ŝtat- kaj kabinetsekretario/ de imperiestro Adriano /117 - 138/. Sed baldaŭ li dividis la sorton de sia protektanto: en j. 122 ambaŭ amikoj estis senoficigitaj pro la malfavoro de la edzino de la imperiestro, ĉar laŭdire ili difektis la kortegan etiketon.

Pri lia plua vivo oni scias nenion, sole liaj multegaj verkoj atestas, ke li sendube atingis profundan aĝon. Versimile li mortis ĉirkaŭ la jaro 150.

Komence Svetonio zorge-zorge kolektadis materialon el plej diversaj fakoj kiel tion faris lia granda antaŭulo Terentius Varro. Li estis silenta, modesta, ne entreprenema, pro tio li ĉiam prokrastadis la eldonon de siaj verkoj. Plinio en unu letero insiste emigas lin fine efektivigi la senĉese prokrastatan eldonon de ia verko.

Svetonio priverkis latine kaj greke multnombrajn verkojn el la fakoj historia, literaturhistoria, antikvaĵa kaj naturscienca. Lia stilo estis konciza, simpla kaj klara. Precipe konataj estas liaj du verkoj:

a/ De viris illustribus /Pri elstaraj viroj/, kiu enhavis riĉan materialon pri la vivo de multaj poetoj, prozistoj, retoroj, filozofoj kaj gramatikistoj. El la verko konserviĝis valoraj informoj pri la romaj poetoj Terenco, Horaco, Porsio, Lukano, Juvenalo, kaj pri la scienculo Plinio pli aĝa. Ĉi tiun verkon

abunde uzis en la kvara jarcento Hieronimo, latine prilaborante kaj kompletigante la grekan Mondkronikon de Eusebio, kiu ne konserviĝis.

b/ De vita Caesarum libri VIII /Ok libroj pri la vivo de l´ imperiestroj/ priskribas la vivon de la unuaj dek du imperiestroj, nome: I. Cezaro, II. Aŭgusto, III. Tiberio, IV. Kaligulo, V. Klaŭdio, VI. Galbo, Otho, Vitelio, VII. Nero, VIII. Vespasiano, Tito kaj Domiciano.

Ĉi tiu verko konserviĝis kompleta, escepte de la komenco de la unua libro pri Julio Cezaro. Svetonio intencis prezenti nur biografiojn, ne historian verkon, pro tio lia laboraĵo malhavas kronologion kaj la vera historia elemento en ĝi forcedas al la pure persona. La materialo estas ordigita laŭ skemo, ampleksanta diversajn flankojn de la ŝtatista kaj privata vivo de unuopa imperiestro.

Ĉiuj sciigoj de Svetonio estas la rezulto de funda fontostudado; li mem citas 38 aŭtorojn, el kiuj li ĉerpis. Krome li furktuzis la ŝtatajn arkivojn, ankaŭ la plej sekretajn, kaj abunde ĉiuspecan skriban kaj buŝan tradiciojn.

Svetonio volis skribi la veron kaj efektive skribis „sine ira et studio“. La plej noblajn aferojn kaj la plej terurajn li priskribas kun objektiva trankvilo. Sian alnomon „Tranquillus“ li portis do ne malprave. Posttempe oni nomis lin „candidissimus scriptor“ /plej honesta verkisto/.

Precipe altvaloraj en lia verko estas la citaĵoj el paroladoj de Cezaro kaj el leteroj de Aŭgusto kaj triumviro Antonio. Ĉar Svetonio kolektis amasegon da famoj, anekdotoj, klaĉoj kaj detaloj pri la imperiestroj, lia kompilaĵo prezentas konvenan kompletigon de la verko de Tacito, el kiu cetere ne konserviĝis la partoj pri Kaligulo, Klaŭdio /komenco/, Nero /fino/, Vespasiano, Tito kaj Domiciano.

La ceterajn verkojn de Svetonio oni konas sole laŭ titoloj kaj citaĵoj en multaj posttempaj kompilaĵoj.
- - -
Ĉi tiu traduko de la unua libro pri Julio Cezaro estas prilaborita helpe de la ĉeĥa traduko de V. Kubelka, kaj de la germanaj tradukoj de J. Sarrazin, dr. A. Stahr kaj R. Till. La rimarkigoj estas transprenitaj el ĉi ĉiuj kvar tradukoj.
Julio 1962.

GAJO JULIO CEZARO
Naskiĝis 13. 6. 100 a.K.

Mortis 15. 3. 44 a.K.

1. Kiel deksesjara Cezaro perdis sian patron. /1/ La sekvintan jaron li estis destinita pastro de Jovo /2/ kaj disiĝis de sia edzino Kosueia; tiu devenis ja nur el kavalira familio, sed neordinare riĉis kaj fianĉiniĝis kun li jam kiel knabo. Poste li edziĝis al Kornelia, la filino de Cino /5/, kiu kvarfoje aktivis kiel konsulo. Kornelia tre baldaŭ naskis al li la filinon Julia.

Cezaro neniel lasis sin devigi de diktatoro Sulo por ŝin forpeli. Tial oni punis lin per la perdo je l´ pastra ofico, je la edzina doto kaj je la pretendoj pri familiaj heredaĵoj kaj rigardis lin kiel anon de l´ kontraŭpartio de Sulo. Li estis do devigita eĉ forlasi Romon kaj preskaŭ ĉiunokte ŝanĝi sian sekretan kaŝejon, malgraŭ ke lin febro turmentis, kaj permone elaĉetadi la vivon de l´ spionoj, lin persekutantaj. Fine li atingis amnestion pro la propetoj de Vestaloj /4/ kaj de siaj amikoj kaj parencoj Mamerko Emilio kaj Aŭrelio Koto. Estas bone konate ke Sulo kelkan tempon energie forrifuzadis ĉi petojn de l´ parencoj de Cezaro kaj de l´ plej elstaraj viroj. Sed kiam tiuj senĉese lin insistis, fine li cedis kaj elvokis aŭ pro dia inspiro aŭ pro la propra ekkono de l´ karaktero de Cezaro: „Estu do laŭ via

------

1/ La komenco de ĉi biografio perdiĝis. Sendube ĝi entenis la generaciaron de Cezaro, ties naskiĝon kaj junaĝon ĝis la deksesa jaro.



2/ Reĝo Numo enkondukis tri plej altajn pastrajn oficojn: „flamen Dialis“ honore de Jovo, „flamen Martialis“, honore de dio Marso kaj „flamen Quirinalis“ honore de l´ ŝtatfondinto Romulo, kiun oni adoris kiel dion Kvirinon. Ĉi plej altajn pastrajn oficojn povis plenumi nur patricioj.

3/ Partiano de Mario kaj kontraŭulo de Sulo eĉ post la morto de Mario. Li pereis en j. 84. Cezaro estis bofilo de Cino kaj nevo de Mario, ĉar la edzino de Mario estis fratino de l´ patro de Cezaro.

4/ La pastrinoj Vestaloj estis ĝenerale ŝatataj. Ilia - cetere tre sporada - propeto por kulpulo regule sukcesis.

volo kaj estu kontentigita via deziro. Sed samtempe sciu ke tiu, kies forsavon vi tiom deziras, foje pereigos la nobelaran partion, kiun ni kune defendas. Ĉar en Cesaro kaŝiĝas pli ol unu Mario.“

2. La unuan militservon Cezaro plenumis en Azio inter la sekvantaro /5/ de pretoro Marko Thermo. Kiam tiu elsendis lin en Bitinion /6/ por alvenigi la ŝiparon, li ekhaltis ĉe la tiea reĝo Nikomedo pli longe ol estis necese. Sekve de tio li enfalis en suspekton ke li estis ofertinta al la reĝo sian virton. La famo reviviĝis, kiam post kelkaj tagoj li revenis en Bitinion sub la preteksto ke li devas depostuli monon, liadire ŝuldatan al iu liberigito, kiu estis lia kliento. Dum la cetera servotempo li ĝuis pli bonan famon. Okaze de l´ konkero je Mitileno /7/ Thermo pridonacis lin per civitana florkrono/8/.

3. Plue Cezaro deĵoris sub gvido de Servilio Izaŭriko en Kilikio /9/, sed nur kurtatempe. Eksciinte nome pri la morto de Sulo /10/, li senprokraste revenis en Romon, samtempe esperante profiti el novaj partibataloj, kiujn ekscitadis Marko Lepido. /11/. Tamen li ne aliĝis al Lepido, kvankam logata per brilaj promesoj, ĉar li ne konfidis ties kapablojn nek la ĝeneralan situacion, kiun li trovis preteratende ne favora.

4. Sed tuj kiam la intercivitanaj malpacoj kvietiĝis, li akuzis Kornelion Dolabelon /12/, la estintan konsulon, honorigitan

------


5/ Militestro posedis sekvantaron de spertaj amikoj kaj junnobeloj, kiuj sin ekzercadis ĉe li en la militarto.Ĉi sekvantaro nomiĝis „cohors pretoria“, samtiel nomiĝis ankaŭ la malsama korpa gvardio.

6/ Bitinio estis lando en nordokcidenta parto de Malgranda Azio kun la ĉefurbo Nikomedia.

7/ urbo sur la insulo Lesboso.

8/ La civitan florkrono /corona civica/ estis la krono el kverka foliaro, atribuata pro elsavo de Roma civitano en batalo. La ricevinton de la florkrono la popolo salutadis en teatro per leviĝo de siaj seĝoj.

9/ regiono en sudorienta Malgranda Azio, limanta al Sirio.

10/ En j. 78 a.K.

11/ Post la morto de Sulo, konsulo Lepido kaŭzis gravajn malpacojn, sed Pompejo kaj Katulo venkis lin antaŭ Romo. Suferinte ankaŭ posttiam kelkajn malvenkojn, li mortis en j. 77 a.K.

12/ Dolabelo kiel konsulo venkobatis en j. 84 la Trakojn kaj pro tio ricevis triumfon.

per triumfo, pro ĉantaĝo. Sed Dolabelo estis malkondamnita. Tial Cezaro ekdecidis foriri por kelka tempo en Rodon, parte por eviti malamikan humoron kontraŭ si, parte por dediĉi sin en trankvilo kaj paco al la lernado ĉe Apolonio Molo /13/, tiutempe la plej glora instruisto de l´ retoriko.

Navigante tien - estis jam la progresinta vintrotempo - li estis kaptita de marrabistoj apud la insulo Farmakuso /14/, kaj restis ĉe ili je sia ĉagreniĝo preskaŭ 40 tagojn kune kun unu kuracisto kaj du ĉambristoj. Li estis nome tuj komence dissendita sian akompanaron kaj la ceteran servistaron ĉiuflanken por havigi la bezonatan elaĉet-sumon. Posttiam, elpaginte 50 talentojn /15/ kaj surbordigite, li ne prokrastis, arigis kelkajn ŝipojn kaj persekutis la forveturantajn. Kaptinte la rabistojn, li punis ilin per la puno, per kiu li estis oftege ilin ŝerce priminacanta. /16/ Poste li foriĝis al Rodo. Post kiam Mitridato /17/ komencis dezertigi la apudajn regionojn, Cezaro transiris en Azion por ke ne ŝajnu ke li maldiligentas, dum la Romaj aliancanoj troviĝas en danĝero. El helpaj trupoj li formis armeon, forpelis la reĝan landestron el ĉi provinco kaj tiamaniere konservis en obeemo la jam jam ŝanceliĝantajn kaj malcertajn komunumojn.

5. Kiam li aktivis kiel militista tribunuso - ĝi estis lia unua honorofico, akirita post la reveno per popola balotelekto - li intense subtenis tiujn, kiuj klopodis renovigi la tribunusan
-------

13/ Fama retoro kaj instruisto de l´ retoriko, ĉe kiu lernis ankaŭ Cicero. En j. 81 a.K. li estis delegito en Romo.

14/ Insulo proksime al Mileto.

15/ La monon disponigis malgrandaziaj komunumoj.

16/ Nome per krucumado, vidu ĉap. 74!

17/ Mithridates VI. Eupater /132-63 a.K./, ekde j. 111 reĝo de Ponto apud la Nigra Maro, la plej danĝera malamiko de l´ Romanoj en oriento en tri grandaj militoj. La interveno de Cezaro okazis en j. 74 a.K.

18/ Temas pri Pompejo kaj Kraso, kiuj en j. 70 kiel konsuloj renovigis la potencon de tribunusoj. Tiun Sulo estis limiginta per tio ke li restarigis ĝin en amplekso, ekzistanta ĉe la fondiĝo de tiu ofico en j. 494 a.K., kaj per la dekreto ke la estintaj tribunusoj ne devas plu plenumi alian oficon.

povon /18/, tre limigitan de Sulo. Li ankaŭ atingis per la propono de Plocio la plenan amnestion por sia bofrato Lucio Cino kaj por ties adeptoj, kiuj en intercivitanaj malpacoj aliĝis al Lepido kaj post la morto de ĉi konsulo forfuĝis al Sekstorio /19/. Ankaŭ li mem rekomendis en popola kunveno ĉi dispozicion.

6. Kiel kvestoro li faris laŭ olda kutimo funebrajn paroladojn /20/ pri la fratino de sia patro Julia kaj pri la edzino Kornelia. En la laŭdparolo pri sia onklino li eldiris pri la deveno de l´ mortinta kaj de sia patro la jenon: „Mia onklino Julia devenas virinlinie de reĝoj, virlinie ŝi parencas al la nemortemaj dioj mem. De Anko Marcio devenas Marcii Reges, kies nomon posedis ŝia patrino, de Venuso mem /21/ Julioj. Al tiu gento apartenas nia familio. En nia gento laŭe enestas la suvereneco de reĝoj, kiuj plej potencas inter la homoj, kunligita kun la sankteco de l´ dioj, al kies potenco la reĝoj mem estas submetataj.“

Anstataŭ Kornelia li edze prenis Pompejan, la filinon de Evinto Pomejo, la nepinon de Lucio Sulo. Sed poste li disiĝis de ŝi, ĉar li suspektis ŝin pro adulto kun Publio Klodio /22/. Li nome onidire enpenetris al ŝi en virinarbo okaze de l´ publikaj religiaj festoj. La famo baldaŭ tiom disbruiĝis ke la senato ordonis juĝesploron pro la profanado je la diservoj /23/.


--------

19/ En Hispanion, kie ĉi rivalo de Sulo regis ĝis sia morto en j. 72.

20/ La kutimo fari ĉe gloraj enterigoj laŭdparolojn pri la mortintoj ekekzistis jam en la 4a jarcento a.K.

21/ La gento de Julioj, al kiu Cezaro apartenis, estis unu el la Albanaj gentoj, t.e. el tiuj, kiuj derivis sian originon de l´ kunuloj de Eneo. Julioj laŭfame devenis rekte de Julio, la filo de Eneo, kiu mem, kiel sciate, estis filo de Venuso. Vergilio pricelebris la tradicion.

22/ Publius Claudius Pulcher /“la Bela“/, krima, danĝera homo, transiris en la klason de l´ plebejoj /ĉap. 20/ por regi kiel popola tribunuso la popolamasojn. En j. 52 a.K. li estis mortigita de Tito Anio Milo en stratbatalo.

23/ Temis pri la festo de Bona Dos, kiun nur virinoj rajtis partopreni. Ĝi estis aranĝata ĉiam en domo de supera oficisto dum decembra nokto. Kiel Cezaro kondutis en la proceso, vidu ĉap. 74! Por eviti skandalon li igis per mono de la riĉulo Kraso malkondamni la akuziton.

7. Kiel kvestoro Cezaro lote ricevis la sudan Hispanion /24/ kiel provincon. Okazigante tie laŭ instruado de l´ pretoro juĝtagojn, li vizitis ankaŭ Gadon /25/ kaj ekvidis antaŭ la Herkultemplo la bildstatuon de Aleksandro la Granda. Tiam li laŭte ekĝemis, kvazaŭ tedegus lin lia propra senagado, ĉar ĝis nun li elfaris nenion memorindan en la aĝo, en kiu Aleksandro jam konkeris la mondon. Tuj li elpetis esti eksigita por ke li povu en Romo baldaŭege profiti konvenan okazon al pli grandaj entreprenoj. La sekvintan nokton afliktis lin maltrankviliga sonĝo: li sonĝis, ke li sekskuniĝas kun sia patrino. La sonĝoklarigantoj tamen ekstreme spronis lian esperon por tio ke la sonĝo signifas lian venontan regadon super la tutmondo, ĉar la patrino, kiun li vidis subkuŝi, estas nenio alia ol la tero, ĉies patrino.

8. Tiel Cezaro antaŭtempe forlasis la provincon kaj ekhaltis en latinaj komunumoj, kiuj tiutempe trudpostulis la plenan civitanan rajton /26/. Li estus stimulinta ilin eble al ia kuraĝaĵo, se la konsuloj ĝuste pro tio ne retenus por kelka tempo la legiojn, jam destinitajn por Kilikio.

9. Malgraŭ ĉio Cezaro baldaŭ ŝpinis en Romo pli gravajn intrigaĵojn. Kelkajn tagojn antaŭ sia enoficiĝo kiel odilo li ektroviĝis en la suspekto ke li estis komplotinta kune kun la estinta konsulo Marko Kraso /27/ kaj plue kun Publio Sulo kaj Lucio Aŭtronio, kiuj, elektite konsuloj, estis kondamnitaj pro la balotintrigoj. La plano alcelis la jenon: komence de l´ jaro oni devis surataki la senaton kaj murdi ĝiajn antaŭdifinitajn anojn. Poste Kraso devis usurpi la diktaturon kaj nomi Cezaron
------

24/ Hispania ulterior, sudo de Ebro.

25/ Nuntempa Cadiz apud la enfluo de Kvadalkviviro.

26/ En Transpoa Galio. Tiuj komunumoj posedis sole t.n. latinan civitanan rajton /ius Latii, Latinitas/, kiu estis nur la malsupera grando de l´ Roma civitana rajto, nome sen balotrajtoj aktiva /ius suffragii/ kaj pasiva /ius honorum/. Ili klopodis atingi la plenan civitanan rajton, kiun ekde j. 88 ĝuis ĉiuj italaj urboj kun escepto de la loĝantaro de Cisalpa Galio.

27/ Naskiĝis en j. 115 a.K., en 70 kaj 55 /kun Pompejo/ konsulo, en 60 triumviro /kun Pompejo kaj Cezaro/, en 53 batalfalis en milito kontraŭ la Partoj.

komandanto de kavalerio /28/. Post kiam tiuj instalos novan ordon en la ŝtato, Sulo kaj Aŭtronio devis rericevi la konsuloficon. Ĉi konspiron prirememoras Tanuzio Gemino en sia Historio, Marko Bibulo en siaj ediktoj kaj Gajo Kurio pli aĝa en siaj paroladoj /29/.

Ankaŭ Cicero, kiel ŝajnas, aludas ilin, dirante en iu letero al Aksio ke Cezaro cementis dum sia konsulofico la reĝoregadon /30/, kiun li jam kiel edilo estis pripensinta. Tanuzio aldonas ke Kraso aŭ pro kompato aŭ pro timo ne aperis en la tago, antaŭfiksita por la murdo, kaj tiukaŭze eĉ Cezaro onidire ne donis la interkonsentitan signon. Kurio diras ke Cezaro devis deŝultrigi la togon. Kurio kaj ankaŭ Marko Aktorio Nazo /31/ asertas ke Cezaro konspiris plue kune kun la juna Gneo Pizo, al kiu ĝuste pro la suspekto pri komploto, en Romo ŝpinita, oni atribuis memvole kaj ekster la leĝordo Hispanion kiel provincon; ke poste li interdecidis efektivigi la renverson samtempe, Pizo eksterlande, Cezaro en Romo, kaj tio helpe de la Arvernanoj /32/ kaj de la transpoaj Galoj. Sed la projekto de ili ambaŭ laŭ onidiroj vaniĝis pro la morto de Pizo /33/.

10. Kiel odilo Cezaro ornamis krom komicio, forumo kaj bazilikoj ankaŭ Kapitolion, elkonstruinte provizorajn kolonarojn, en kiuj la parto de l´ superrestantaj ornamaĵoj devis esti


--------

28/ Magister equitum, viculo de diktatoro.

29/ Tanuzio Gemino el Cisalpa Galio priverkis en sia junaĝo poeziajn Annales, poste la historion pri la konspiro de Katilino. - Marko Bibulo, la influhava kolego de Cezaro kiel edilo en 65, kiel pretoro en 62 kaj kiel konsulo en 59 a.K.; pri ties ediktoj vidu ĉap. 20! - Gajo Skribonio Kurio estis glora retoro, partiano de Sulo, ĉeflanke de Cicero kontraŭ Katilino kaj Klodio, ĉiam malamiko de Cezaro.

30/ La esprimon „regnum“ la Romanoj volonte uzadis kiel moknomon pri tiuj, kiuj alproprigadis al si troan povon.

31/ Historiisto, kiu kompilis verkon pri la intercivitana milito inter Cezaro kaj Pompejo.

32/ En la latina teksto kuŝas „Ambranes“. Mommsen rekomendis legi „Arvernes“. Cezaro el Hispanio foriĝis al la latinaj transpoaj urboj.

33/ Pri tiu konspiro rakontas Salustio en „La konspiro de Katilina“, 18. - Pizon pro lia fiero kaj senrespekta agado murdis hispanaj rajdistoj de lia armeo.

deponita /34/. Ĉaspelojn kaj ludojn li aranĝadis parte proprapage, parte kune kun sia kolego. La sekvo estis ke li sola rikoltis dankon kaj popularecon pro la komunaj elspezoj. Tial lia kolego Marko Bibulo malkaŝe konigadis pri si ke li malsukcesis samkiel Polukso. Kiel nome la surforuma templo, elkonstruita honore de ambaŭ ĝemeloj, nomiĝas sole Kastortemplo, tiel lia malavareco kaj tiu de Cezaro estas rigardataj kiel la sola malavareco de Cezaro. Krome Cezaro aligis ankoraŭ luktojn de gladiatoroj, sed kun mirinde malpli granda nombro da skermistparoj, ol li origine intencis. Ĉar kiam li aĉetis ĉiuflanke multegon da sklavoj kaj per tio ektimegigis siajn politikajn kontraŭulojn /35/, eldoniĝis leĝo pri la plej alta nombro da gladiatoroj, kiun neniu en Romo rajtis transpasi.

11. Tiel Cezaro konkeris la favoron de l´ popolo, kaj klopodis helpe de kelkaj tribunusoj pri tio ke per la popoldecido Egipto estu al li donita kiel provinco /36/. Kiel motivon por tia eksternormala militistpovo li uzis la cirkonstancon ke la Aleksandrianoj forpelis sian reĝon, al kiu la senato estis atribuinta la titolon „amiko kaj aliancano“. Tio estis ago, kiun oni ĝenerale malaprobis. Sed li ne efektivigis sian intencon pro rezisto de l´ optimatoj. Tiukaŭze por reciproke ĉiueble malfortigi ilian influon li rekonstruigis la trofeojn, konkeritajn de Gajo Mario en la militoj kontraŭ Jugurto kaj kontraŭ la Cimbroj
-------

34/ Tio okazis en j. 65 a.K. La ediloj estis komisiitaj aranĝadi ludojn okaze de solenoj; ili disvolvadis ĉe tio grandan pompon por konkeri la favoron de l´ popolo por balotelektoj al pli superaj oficoj. Lokoj, iel koherantaj kun la ludoj, estis ornamataj per statuoj, pentraĵoj k.s. Cezaro havigis tiom da tiuspecaj ornamaĵoj ke la kutimaj lokoj ne sufiĉis kaj pro tio li elmontris ilin en Kapitolio, en la tiucele konstruita kolonaro. Per la edilofico Cezaro ne nur ruinigis sian havaĵon, sed eĉ prunteprenis pli ol 40 milionojn da sestercoj.

35/ La kontraŭuloj de la demokrata politiko de Cezaro pritimis iajn liajn perfortaĵojn. Cezaro jam tiutempe ĝuis grandan favoron ĉe la popolo.

36/ Egipto ankoraŭ ne estis Roma provinco. „Provincia“ ĉi tie signifas militistan plenpovon super Egipto, kie oni devis enkonduki ordon. La elpelita Egipta reĝo nomiĝis Aleksandro Ptolemajo.

kaj Teutonoj, kiujn Sulo siatempe difektigis /37/. Plue li inkluzivis ĉe la esplorado kontraŭ insidaj murdistoj en ĉi kategorion ankaŭ tiujn, kiuj en la tempo de l´ proskripcioj ricevis el ŝtata kaso por liveritaj kapoj de l´ Romaj civitanoj monpremiojn, kvankam la leĝo de Sulo ilin eliminis /38/.

12. Cezaro ankaŭ stimulis iun homon priakuzi pro ŝtatperfido Gajon Rabirion /39/. Antaŭ kelkaj jaroj nome la senato pro ties energia subteno subpremis la ribelon de tribunuso Lucio Saturnino. Lote elektita kiel juĝisto pri la akuzito, Cezaro kondamnis lin tiom pasie ke ĝuste la krueleco de l´ juĝisto plej multe alhelpis la akuziton ĉe la apelacio al la popolo.

13. Kiam Cezaro fordecidis la esperon pri la provinco Egipto, li aspiris per grandiozaj koruptrimedoj la oficon de l´ plej alta pontifiko. Konsiderante ĉe tio sian grandan ŝuldbalaston, laŭfame li diris al la patrino, dum kiam ŝi kisis lin matene antaŭ la foriro al la balotelekto: „Mi revenos hejmen kiel la plej alta pontifiko aŭ entute neniam plu.“ Kaj verfakte li venkis du tre influriĉajn kunkandidatojn /40/, kiuj per aĝo kaj rango multe lin superis, tiom decide ke li ricevis en iliaj propraj elektdistriktoj pli da voĉoj ol ili ambaŭ en ĉiuj.

14. Post kiam Cezaro estis elektita pretoro /41/, oni malkovris la konspiron de Katilino. Dum la tuta senato voĉdonis

-----

37/ Ĉi trofeoj, t.e. venka monumento, troviĝis sur la citadelo de Kapitolio.



38/ La leĝoj de Lucio Kornelio Sulo, kiuj por insidaj murdistoj kaj venenistoj difinis mortpunon, esceptis L. Luscion kaj L. Belienon.

39/ Tio okazis en j. 63. En j. 99 la popola tribunuso Lucio Apulejo Saturnino kune kun siaj amikoj komencis renovigi la klopodojn de Grakĥoj, sed kiel tiuj li estis mortigita. Post 36 jaroj Rabirio estis akuzita kiel lia murdisto kaj Cicero lin defendis; ties parolado konserviĝis nekompleta. Cezaro inspiris ĉi proceson kiel atakon kontraŭ la senato.

40/ Estis Kvinto Lutacio Katulo kaj Publio Servilio Izaŭriko.

41/ Por la jaro 62. La priskribita procedo de l´ senato okazis en la templo de Konkordo en la konsuljaro de Cicero /j.63/. La rezisto de Cezaro kontraŭ la mortpuno estis laŭleĝe pravigita, ĉar la senato malhavis juĝan rajton. Tiu indulgo kompreneble ne estis la motivo por la konduto de Cezaro, sed la simpatio al la partianoj de Katilino.

42/ Kvinto Tulio Cicero, la malpli aĝa frato de l´ retoro,

por ĉiuj jeĵurintoj la mortpunon, li unusole proponis ke la partoprenintoj estu arestitaj, internitaj en municipioj kaj iliaj havaĵoj konfiskitaj. Plurfoje akcentante, kiom granda malamo de l´ Roma popolo atendas en la futuro tiujn, kiuj konsilus pli severan punon, li scipovis eĉ tiom pritimigi la senaton ke Decio Silano, la novelektita konsulo, ne hezitis almenaŭ mildigi sian, jam faritan juĝon per la malfortiĝanta klarigo ke oni pli severe punas ol li mem efektive pripensis. Revoki la verdikton estus estinta hontinda afero. La opinio de Cezaro estus venkinta, ĉar li gajnis por sia vidpunkto jam la plimulton de l´ senatanoj, inter ili ankaŭ Cicero-n, la fraton de l´ konsulo /42/, se la parolado de Marko Kato /43/ ne firmigus la jam ŝanceliĝantan senaton. Sed eĉ tiam li ne ĉesis protesti, ĝis fine la armita aro da Romaj kavaliroj, kiu pro sekureco de l´ kunveno ĉirkaŭstaris, alproksimiĝis kun nudaj glavoj kaj lin, kiu pasie persistis ĉe sia rezisto, priminacis per la morto. Tiam la plej proksimaj apuduloj lin forlasis kaj nur malmultuloj forsavis lin per la ĉirkaŭpreno kaj per la antaŭmetita togo. Per tio Cezaro estis tiom angorigita ke li ne nur forcedis, sed eĉ dum la restanta jarparto ne partoprenis la senatkunvenojn.


Yüklə 374 Kb.

Dostları ilə paylaş:
  1   2   3   4   5   6




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©www.genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə